[esperante] [ïî-ðóññêè]
E-flago
Ĉefa paĝo
Gastolibro
Humuro
Nia membraro
Anoncoj
Ligoj al E-resursoj
 

Humuro 2

 

  • Unu viro staras antaŭ ponto. Sur ĝi estas afiŝo: "La ponto disfalas se du homoj pasas laŭ ĝi." La viro pasis kaj ĝi disfalis. Kial? Ĉar unu homo informita valoras du homojn!

  • - Ĉu vi trinkos bieron?
    - Kial ne?
    - Nu, ne do ne.

  • - Fiŝo?
    - Fiŝo.
    - Viva?
    - Viva.
    - Sed kial kun fermitaj okuloj?
    - Dormas.
    - Kaj kial ĝi malbone odoras?
    - Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu respondecas pri vi?

  • Venis studento al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj. Li sidas al profesoro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko". - La studento: "Nu bone, mi flugos". La profesoro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno.
    Tago de la ekzameno. La profesoro donas al la studento la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas. La profesoro demandas lin pri aldona demando: "Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro, la dua estas kun saĝeco. Kiun vi elektos?" - "Kun oro". La profesoro: "Sed mi prenus tiun kun saĝeco". - "Nu, por kiu kio mankas..." La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Kapro", studento ne ekrigardis kaj foriris. Post iu tempo li revenas kaj diras: "Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skibis la puenton!"

  • Oni forskribis studenton el la tria kurso de Fizikomatematika universitato. Nu kion fari, li envenis al klerika seminario. Kaj jen foje dum lekcio li ekdormetis laŭ la kutimo, sed dum la tempo al li venas kleriko kaj malrapide diras: "Nu filo mia, diru kio estas la dia forto". La studento senpensante rapide respondas: "LA DIA FORTO ESTAS LA DIA MASO, MULTIPLIKITA PER LA DIA AKCELO!!!"

  • Etero ĉe la Rusa Radio. Anoncistino:
    - Pririgardo de gazetaro. En la studio estas Marija Makejeva.
    Marija Makejeva:
    - Bonan tagon. Hodiaŭ ĉe la centrala placo konfliktis bando de mazokistoj kaj taĉmento de milicistoj... Antaŭ tre longe jam neniu el ili ne ricevis tian ĝuon...

    El la rusa tradukis Miko.



    [ ARDO ][ Humuro en la rusa]
Hosted by uCoz