|
Humuro
- Kial la ĝirafo neniam estas sola?
Ĉar ĝi ĉiam havas kolegon!
- Renkontiĝis unu esperantisto kaj unu idisto. Esperantisto:
- Mi aŭdis bonegan anekdoton pri stultuloj, sed ĝi estas pri
stultuloj-idistoj. Do, por ke tio ne estu ofenda por vi, mi rakontos ĝin kvazaŭ
pri volapukistoj.
- Enorde.
La e-isto rakontis. La idisto ege ŝatis la anekdoton, li ridegis tre laŭte.
Finridante, la idisto diras:
- Brilega anekdoto! Tiuj volapukistoj estas efektive tre stultaj...
- - Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis av vi, la kuracisto demandas sian pacienton.
- Ne, sinjoro doktoro, respondas la paciento. Se mi farus tion, mi estus mortinta nun.
- Mortinta? Kion vi celas per tio?
- Nu, respondis la paciento, la recepto flugis tra fenestro en la kvina etago...
- Knabeto akompanas sian patron.
- Paĉjo, kio signifas ebria ?
- Vidu, Filo , jen staras du policistoj, se mi vidus kvar policistojn anstatau du, mi estus ebria !
- Sed, Pacjo, staras nur unu policisto !
- Du progamistoj babilas:
- Ĥieraŭ mia konatulo rompis servilon...
- Ĉu li estas ĥaker?
- Ne, li estas idioto!
[>> Ankoraŭ! >>]
[ ARDO ][ Humuro en la rusa ]
|